Instalanta aldonajn programarojn
- Vidu la aplikaĵon Mastrumado de programaroj en la menuo sub la
langeto Sistemo. Per "Mastrumado de programaroj" vi povas instali (kaj
forigi) programarojn el niaj retaj deponejoj, kiujn ni zorge organizas kaj
tenas sekuraj kaj ĝisdataj.
- Ekzistas bonegaj programaroj por ĉio ekde kreado de muziko kaj filmoj al
produktado de tridimensiaj modeloj kaj esplorado de la universo.
- Se vi bezonas ion, kio ankoraŭ ne disponeblas ĉe ni, bonvole malkovru ĉu
pakaĵo de Debiano aŭ alia deponejo ekzistas. Tiel, estos vere facile instali
ĝin kaj vi ricevos aŭtomatajn ĝisdatigojn.